• Nenhum resultado encontrado

VOCABULÁRIO Afero — causa. Akcepti — aceitar. Akvo— água. Ankoraŭ— ainda.

Antaŭ — diante de.

Apud — junto de, perto de.

Bati — bater.

Batalanto— contendor.

Batali — batalhar, pelejar, contender.

Berlino— Berlim. Danĝero — perigo. Decida — decisivo. Disputi — disputar. Duelo— duelo. Eco — qualidade. Fianĉo— noivo.

Frumatene— de manhã cedo.

Fulmo — relâmpago.

Grava— grave.

Ĝis— até.

Ho— ó.

Inciti — irritar, provocar.

Interbatali — pelejar um com outro.

Kandelo— vela.

Kiuj — que, os quais.

Komuna— comum.

Konstati — verificar.

Kvankam— ainda que embora.

Kvieta— quieto, calmo.

Loko — lugar.

Malhelpi — atrapalhar.

Malpaci — brigar, guerrear-se.

Malsupren— para baixo, descendo.

CAPÍTULO 6. SEXTA LIÇÃO Esperanto sem Mestre 58

Minaci — ameaçar.

Muso— camundongo, ratinho.

Okazi — acontecer.

Okupo — ocupação.

Opinio — opinião.

Pluraj — diversos, vários.

Poste— depois.

Preni — tomar, agarrar.

Rabobirdo — ave de rapina.

Rano — rã.

Reciproka— recíproco, mútuo.

Renkonti — encontrar.

Saĝa — sensato, ajuizado.

Sekvanta— seguinte.

Sekve— logo, por conseguinte.

Serpento— serpente, cobra.

Sincera— sincero.

Spegulo — espelho.

Super — acima de.

Surprizo — surpresa. Teruro — terror. Trankvila — tranquilo. Triumfo — triunfo. Vango— face. Vasta — vasto. Vojaĝi — viajar.

Vojo— caminho, via.

Kie loĝas via bopatro? En la domo, kiu staras (= está situada) apud

la domo de mia bofrato. Bonaj infanoj amas siajn gepatrojn. Hodiaŭ ni iros promeni kun gesinjoroj Silva. Ni iros viziti niajn gefratojn. Post tiu vizito ni reiros al niaj bogefratoj, kiuj nun loĝas en ĉi tiu urbeto. La pa-tro de mia edzino estas mia bopapa-tro, mi estas lia bofilo, kaj mia papa-tro estas la bopatro de mia edzino. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bo-fratino. La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Mia frato kaj fratino (= gefratoj) estas la bogefratoj de mia

edzino. Post la festo ni disiris. Esperanto triumfe disvastiĝadas. Tie la vojo disduiĝas. Li ĉiam diradis la veron. Mi saltadis la tutan tagon de

loko al loko. La kantado estas agrabla okupo. La irado de nia afero estas tute kontentiga. La reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ spegulo. Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. Li venigis al si el Berlino multajn librojn. Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝigis de honto. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. Li havis tute distingiĝan econ: li estis sincera. Li estis grave malsana, sed nun li ekre-saniĝas. Kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Mi eksaltis de surprizo. Du ekbriloj de fulmo eklumigis la nokton. Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume. Mi ekdeziris promeni, sed ekpluvego restigis min hejme. “Ĝis revido, patrino!” — li diris kun rideto. “Ĝis revido, mia infano!” — ŝi rediris, kaj du larmoj ekruliĝis sur ŝiaj vangoj. Ni repaciĝu, ni ne re-komencu nian reciprokan incitadon. Pardonu, se ni vin ektimigis, miaj sinjorinoj! Oni vokis lin, sed li ne returnis sin. Mi salutis lin, sed li nin ne resalutis. Ĉe la vido (= à vista) de la serpento li resaltis de teruro.

Roberto vojaĝadis en pluraj landoj kaj fine revenis. Li vizitis sian ami-kon Jozefo kaj ekvidis je la unua fojo(= pela primeira vez) lian fratinon

So-fia. Ŝi estis belega fraŭlino, kaj ŝiaj paroloj estis agrablaj kaj saĝaj. Ro-berto tuj ekamis Sofian kaj baldaŭ konstatis, ke ankaŭ ŝi eksentis amon por li. Post tri monatoj ili geedziĝis kaj vivadas feliĉaj.

Sur branĉo de arbo sidis dek birdetoj. Ofte ili sidadis tie kaj bele kan-tadis. Foje venis ĉasisto, ekvidis ilin, ekpafis kaj mortigis du. Kion faris

(= fizeram) la aliaj birdetoj? Ili disflugis kaj ne revenis.

Apud marĉo loĝadis muso, kiu amikiĝis kun rano. Unu tagon, ili ko-mencis disputi pri la tero kaj la akvo, kaj ĉar iliaj opinioj estis malsamaj, ili baldaŭ ekmalamikiĝis. Fine, la rano ekkriis: “Mi invitas vin al duelo”. La muso akceptis la inviton. La sekvantan tagon, frumatene, ili renkon-tiĝis kaj komencis interbatali. Ili bataladis, bataladis, kaj ne pensis pri danĝero. Super iliaj kapoj flugis milvo (= milhafre), granda rabobirdo,

kiu rigardis ilin kaj ekridetis; subite ĝi malsupren flugis, ekprenis la ba-talantojn kaj ilin forportis(levou), por manĝi ilin. Estas malsaĝe malpaci,

kiam minacas komuna danĝero.

HO, MIA KOR’

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile. el mia brusto nun ne saltu for!

CAPÍTULO 6. SEXTA LIÇÃO Esperanto sem Mestre 60

ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa, laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor’?! Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batalo, ho, mia kor’!

L. L. ZAMENHOF.

OBSERVAÇÃO — Kor’ = koro — coração; hor’ = horo — hora; sin teni — conter-se, aguentar; brusto - peito; sufiĉe — basta!

MÉTODO DIRETO

VOCABULÁRIO

Frazo - frase.

Karlo -Carlos.

Kompleta - completo.

1) Respondu la sekvantajn demandojn:

Kie vojaĝis Roberto? Kion li faris fine? Kiun li vizitis? Ĉu lia amiko havis fratinon? Ĉu tiu fratino estis bela kaj saĝa? Kio okazis, kiam Ro-berto ekvidis Sofian? Ĉu la fraŭlino eksentis amon? Por kiu ŝi eksentis amon? Ĉu ili geedziĝis? Post kiom da monatoj ili geedziĝis? Ĉu ili vivadis feliĉaj?

Kiom da birdetoj sidis sur branĉo de arbo? Kion ili faris tie? Kiu venis? Kion faris la ĉasisto? Kiam la ĉasisto mortigis du birdetojn, kion faris la aliaj? Ĉu ili revenis?

Kie loĝadis la muso? Kun kiu ĝi amikiĝis? Ĉu la muso kaj la rano restis ĉiam amikoj? Pri kio ili disputadis? Kion ekkriis la rano? Ĉu ili ekbatalis, kaj kiam? Ĉu ili pensis pri danĝero? Kiu flugis super iliaj kapoj? Ĉu la milvo ekvidis la muson kaj la ranon? Kion faris la milvo? Por kio ĝi forportis ilin? Ĉu milvo estas birdeto, aŭ ĉu ĝi estas granda rabobirdo?

2) Kompletigu la sekvantajn frazojn:

La frato de mia edzino estas mia... La patrino de mia edzino estas mia... La edzino de via filo estas via... Knabo kaj knabino estas...

Edzo kaj edzino estas... (casal). La edzo de la filino de Karlo estas ... de Karlo.